«12 3 4» Pages: ( 3/4 total )
本页主题: VORTOJ DE PREZIDANTO MAO(毛主席语录世界语版) 打印 | 加为IE收藏 | 复制链接 | 收藏主题 | 上一主题 | 下一主题

maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

20. KONSTRUI NIAN LANDON DILIGENTE KAJ SXPAREME
Ni klopodu ke cxiuj niaj kadroj kaj cxiuj niaj popolanoj cxiam memoru ke nia lando estas socialisma granda lando sed ankaux ekonomie postigxinta malricxa lando, kaj ke tio estas tre granda kontrauxdiro. Por ke Cxinio ricxigxu kaj fortigxu, ni bezonas kelkdek jarojn da peniga strebado, en kiu inkluzivigxos la plenumo de la politiko praktiki rigoran sxparadon kaj oponadi malparemon, por konstrui nian landon en diligentema kaj sxparema maniero.
Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).
Diligenteco kaj sxparemo devas esti praktikataj en mastrumado de fabrikoj, de magazenoj, de cxiuj sxtatposedataj, kooperaj kaj aliaj entreprenoj. La principo de diligenteco kaj sxparemo devas esti observata en cxio. Tio estas principo de ekonomio, kiu estas unu el la fundamentaj principoj de la socialisma ekonomiko. Cxinio estas grancla lando, tamen nun ankoraux tre malricxa. Por ricxigi Cxinion estas bezonataj kelkdek jaroj. Post kelkdek jaroj ni ankoraux devos praktiki la principon de diligenteco kaj sxparemo, sed ni devas aparte rekomendi diligentecon kaj sxparemon kaj aparte atenti ekonomion en la nunaj kelkdek jaroj, en la periodo de nunaj kelkaj kvinjaraj planoj.
Enkonduka noto al "Diligente kaj sxpareme Mastrumi Kooperativon" (1955), Socialisma Alttajdo en la Cxina Kamparo vol. I.
En cxiu ajn loko, oni devas ekstreme sxpari labor-forton kaj materiajn fontojn, kaj absolute ne misuzi kaj malsxpari ilin nur pro momenta bezono. En cxiu ajn loko, oni devas de la unua jaro de laboro jam prikalkuli la multajn venontajn jarojn, la longdauxran persistadon de la milito, la kontraux-ofensivon kaj la konstruan laboron post la elpelo de la malamiko. Unuflanke oni devas nepre ne misuzi kaj malsxpari, kaj aliflanke oni devas energie disvolvi la produktadon. Antauxe, en iuj lokoj mankis la vidpunkto de longa periodo, oni turnis sian atenton nek al sxparo de la labor-forto kaj materiaj fontoj, nek al la disvolvo de produkto, kaj tial suferis grandajn perdojn. Ricevinte tiun lecionon, oni devas nun akrigi sian atenton.
"Ni Devas Ellerni Ekonomian Laboron" (10 januaro 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
Por rapide revigligi kaj disvolvi agrikulturan produkton kaj industrian produkton en urbetoj, dum la batalado por abolo de la feuxda sistemo, ni devas fari cxion eblan por konservi maksimume cxiujn uzeblajn rimedojn por produkto kaj vivo, alpreni firmajn pasxojn kontraux ilia difekto kaj malsxparo fare de kiu ajn persono, oponi ekscesojn en mangxado kaj drinkado kaj atenti pri sxparemo.
"Parolado en Konferenco de Kadroj en la Liberigita Regiono de Sxanhi kaj Sujjuan" (1 aprilo 1948), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
Financaj elspezoj devas esti faritaj laux la principo de sxparo. Kaj ni devas komprenigi al cxiuj registaraj laborantoj ke koruptigxo kaj malsxparo estas ege grandaj krimoj. En la batalo kontraux koruptigxo kaj malsxparo ni jam atingis iujn rezultojn, sed ni devas ankoraux plu klopodadi. La principo de nia sistemo de kontado estas sxpari cxiun moneron por la milito kaj revolucia afero kaj por nia ekonomia konstruado.
"Nia Ekonomia Politiko" (23 januaro 1934), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Inter multaj el nia personaro kreskas lastatempe dangxera tendenco --- malemo al divido de la gxojo kaj sufero kun la amasoj kaj emo al zorgo pri persona famo kaj gajno. Tio estas tre malbona. Unu el la metodoj por venki tiun cxi dangxeran tendencon estas simpligi niajn organizojn kaj transigi kadrojn al pli subaj unuoj en nia kampanjo por pliigi produktadon kaj praktiki sxparadon, por ke suficxe granda nombro da kadroj revenu al produkta laboro.
Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).
La memprovizo de la armeo per produktado ne nur plibonigis la vivon, reduktis la sxargxon de la popolo kaj tiel ebligis la ekspansiigon de la armeo, sed tuj alportis ankaux multajn kromajn produktajxojn. Tiuj kromaj produktajxoj estas:
(1) Plibonigo de la rilatoj inter la oficiroj kaj soldatoj. En kuna produkta laborado, la oficiroj kaj soldatoj intimigxis unuj kun la aliaj kvazaux fratoj.
(2) Plifortigo de la ideo pri laboro. ... Depost la komencigxo de memprovizo per produktado en la armeo, la ideo pri laboro estas plifortigita, kaj la mallaboremaj kutimacxoj de sentauxguloj estas transformitaj.
(3) Plifortigo de disciplino. La labordisciplino aplikata en produktado ne nur ne malfortigas la disciplinon en batalo kaj en militista vivo, sed male gxin plifortigas.
(4) Plibonigo de la rilatoj inter la armeo kaj la popolo. Kiam la trupoj havas mem mastrumon, malmultigxas aux tute forestas okazoj de malrespekto kontraux la havajxoj de popolanoj. La interhelpoj per laborintersxangxo dum produktado inter la armeo kaj la popolo plue plifortigas la amikajn rilatojn inter ili.
(5) Malmultigxas plendoj kontraux la registaro en la trupoj, tiel ke plibonigxas ankaux la rilatoj inter la armeo kaj la registaro.
(6) Akcelo al la granda produkta movado de la popolo. Kiam la armeo produktas, la produktado de la registaraj kaj aliaj institucioj montrigxas pli necesa kaj pli fervore farata; nature ankaux la universala pliprodukta movado de la tuta popolo montrigxas pli necesa kaj pli fervore farata.
"Pri Memprovizo de la Armeo per Produktado kaj pri la Graveco de la Du Grandaj Movadoj de Stilgxustigado kaj Produktado" (27 aprilo 1945),
Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
Iuj diras: Kiam la trupoj okupigxas pri produktado, ili ne povas militi kaj sin trejni; kiam la registaraj kaj aliaj institucioj okupigxas pri produktado, ili ne povas fari sian laboron. Tiaj diroj estas ne pravaj. En la lastaj jaroj niaj trupoj en la Limregiono sin okupis pri grandskala produktado kaj provizis sin per suficxaj vestajxoj kaj mangxajxoj; en la sama tempo ili ankaux plenumis trejnadon kaj okupigxis pri sinklerigo en politiko kaj kulturo; ili atingis pli grandajn sukcesojn en tiuj aktivadoj ol en la pasinteco, kaj la unuigxo interne de la armeo kaj inter la armeo kaj la popolo ankaux plifortigxis ol antauxe. En la fronto la trupoj kondukis grandskalan produktan movadon dum la pasinta jaro, tamen en la milito ili ankaux tre multe atingis kaj cetere komencis vastan movadon de trejno. Dank' al produktado, la vivo de la laborantoj de la registaraj kaj aliaj institucioj plibonigxis, kaj ili laboras pli sindone kaj pli efike; tiel estas en la Limregiono kiel en la fronto.
"Ni Devas Ellerni Ekonomian Laboron" (10 januaro 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:32 | 20 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

21. Sin Apogi sur Propraj Fortoj kaj Penege Lukti
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:36 | 21 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

22. PENSMETODO KAJ LABORMETODO
La historio de la homaro estas historio de kontinua disvolvigxado de la regno de neceso al la regno de libero. Tiu cxi procezo neniam finigxos. En socio, en kiu ekzistas klasoj, la klasbatalo neniam finigxos. En senklasa socio la batalo inter la novo kaj malnovo kaj inter pravo kaj malpravo neniam finigxos. En la kampoj de la produkta batalo kaj scienca eksperimento, la homaro cxiam konstante disvolvigxas kaj ankaux la naturo cxiam konstante disvolvigxas; ili neniam restas sur la sama nivelo. Tial, la homaro cxiam devas konstante resumi sperton kaj fari novajn eltrovojn, novajn inventojn, novajn kreojn kaj novajn progresojn. Vidpunktoj de stagno, pesimismo, inerteco kaj memkontento estas tute eraraj. Ili eraras pro tio, ke ili ne estas konformaj al la historiaj faktoj de socia disvolvigxo de la homaro dum cxirkaux miliono da jaroj, nek al la historiaj faktoj de la naturo gxis nun konataj de ni (ekz-e naturo spegulita en la historio de cxielaj korpoj, la terglobo, vivajxoj kaj aliaj naturaj sciencoj).
Citita laux "Raporto de Cxefministro Gxoux Enlaj pri la Laboro de la Registaro cxe la Unua Sesio
de la Tria Tutlanda Kongreso de Popolaj Reprezentantoj" (21-22 decembro 1964).
Natura scienco estas unu el la armiloj de homoj en ilia batalo por libereco. Por gajni liberecon en socio, oni devas uzi socian sciencon por kompreni kaj reformi socion kaj konduki socian revolucion. Por gajni liberecon en la natura mondo, oni devas uzi naturan sciencon por kompreni, konkeri kaj reformi naturon kaj tiamaniere gajni liberecon el la naturo.
Parolado cxe la inauxgura mitingo de la Naturscienca Esplora Societo de la Limregiono (5 februaro 1940).
Dialektika materiismo de marksisma filozofio havas du plej elstarajn karakterizajxojn: unu estas gxia klasa karaktero, gxia malkasxa deklaro ke dialektika materiismo servas al la proletaro; la alia estas gxia praktika karaktero, emfazo pri la dependeco de teorio al praktiko, ke la fundamento de teorio estas praktiko kaj teorio siavice servas al praktiko.
"Pri Praktiko" (julio 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
La ege grava problemo laux marksisma filozofio ne estas kompreni la legxojn de la objektiva mondo kaj sekve povi gxin klarigi, sed aktive reformi la mondon per la kono de la objektivaj legxoj.
"Pri Praktiko" (julio 1937), Elktitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
De la venas la korektaj ideoj de la hom? Cxu ili falas de la cxlelo? Ne. Cxu ili estas propraj al la cerbo? Ne. La korektaj ideoj de la homo nur povas veni de socia praktiko, de la produkta batalo, klasbatalo kaj scienca eksperimentado --- la tri tipoj de praktiko en la socio.
De Kie Venas la Korektaj Ideoj de la Homo? (majo 1963).
La socia ekzisto de la homo decidas liajn ideojn. Kiam la korektaj ideoj reprezentantaj progresintan klason estas posedata de la popolamasoj, ili farigxas materia forto por refoemi la socion kaj la mondon.
De Kie Venas la Korektaj Ideoj de la Homo? (majo 1963).
Sin dedicxinte al diversaj luktoj en la socia praktiko, oni akiras ricxajn spertojn, tiel sukcesajn kiel malsukcesajn. Pere de la kvin organoj de la homo --- okuloj, oreloj, nazo, lango kaj korpo, sennombraj fenomenoj de la objektiva ekstera mondo respeguligxas en lia cerbo, kaj komence estas kono percepta. Kiam akumuligxras multe da materialoj de tia percepta kono, okazas salto al kono racia, nome ideoj. Tio estas unu procezo de konado. Tio estas la unua etapo de la tuta procezo de konado: la transpaso de objektiva materio al subjektiva spirito, de ekzisto al ideoj. En tiu cxi etapo, ankoraux ne pruvigxas cxu la spirito aux ideoj (inkluzive de teorioj, politikoj, planoj kaj rimedoj) gxuste spegulas la legxojn de la objektiva ekstera mondo, kaj ankoraux ne estas eble determini cxu ili estas korektaj. Poste sekvas la dua etapo de la procezo de konado: la transpaso de spirito al materio, de ideoj al ekzisto. Tio estas meti en la socian praktikon la konon akiritan en la unua etapo, por vidi, cxu la teorioj, politikoj, planoj, rimedoj, k.a. povas sukcesi kiel oni atendis. Gxenerale, kiuj sukcesas, estas korektaj, kiuj malsukcesas, estas eraraj. Tio estas vera precipe en la homa lukto kontraux la naturo. En socia lukto, la fortoj reprezentantaj progresintan klason kelkfoje suferas malvenkojn, ne pro tio ke iliaj ideoj estas nekorektaj, sed pro tio ke, en la ekvilibro de la fortoj interluktantaj, la progresintaj fortoj dumtempe estas malpli grandaj ol la reakciaj; tial ili dumtempe malvenkas, sed certe triumfos iun tagon en la estonteco. La homa kono, provite de la praktiko, faras alian salton. Tiu cxi salto havas pli grandan signifon ol la antauxa. Cxar nur cxifoja salto povas pruvi, cxu estas korekta aux erara la unua salto de konado, nome la ideoj, teorioj, politikoj, planoj, rimedoj, k.a. akiritaj en la procezo de spegulado de la objektiva ekstera mondo. Ekster tio, ne ekzistas alia rimedo por pruvi la veron.
De Kie Venas la Korektaj Ideoj de la Homo? (majo 1963).
Por ricevi korektan konon, ofte necesas ripeti plurfoje la procezon de materio al spirito kaj de spirito al materio, t.e. de praktiko al kono kaj de kono al praktiko. Jen la marksisma teorio de konado, la dialektika materiisma teorio de konado.
De Kie Venas la Korektaj Ideoj de la Homo? (majo 1963).
Kiu ajn volas ion koni, ne povas fari alimaniere ol kontakti kun tio, t.e. vivi (praktiki) en ties medio. ... Se vi volas akiri scion, vi devas partopreni la praktikon sxangxi la realon. Se vi volas scii la guston de piro, vi devas sxangxi la piron --- proprabusxe mangxi gxin. ... Se vi volas scii teoriojn kaj metodojn de revolucio, vi devas partopreni revolucion. Cxia vera scio originas el rekta sperto.
"Pri Praktiko" (julio 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Konado komencigxas de praktiko kaj tra praktiko atingas teorian konon, kaj poste gxi devas reiri al praktiko. La aktiva funkcio de konado manifestigxas ne nur en la aktiva salto de percepta kono al racia kono, sed ankaux, kaj pli grave, en la salto de racia kono al revolucia praktiko.
"Pri Praktiko" (julio 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Cxiuj scias, ke en farado de iu ajn afero, se oni ne konas gxiajn cirkonstancojn, gxian naturon kaj gxiajn rilatojn kun aliaj aferoj, oni ja ne konas la legxojn gxin regantajn, ne scias kiel agi, kaj ne sukcesos gxin bone fari.
"Strategiaj Problemoj en la Revolucia Milito de Cxinio" (decembro 1936), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Se oni volas sukcesi en sia laboro, t.e. atingi la antauxkoncetptitajn rezultojn, oni nepre devas konformigi siajn pensojn al la legxoj de la objektiva ekstera mondo; alie oni malsukcesos en praktiko. Spertinte malsukceson, oni cxerpas el gxi lecionon kaj korektas siajn pensojn por ilin konformigi al la legxoj de la ekstera mondo, kaj tiel povas turni malsukceson en sukceson; gxuste en tio cxi kusxas la signifo de la proverboj : "Malsukceso estas la patrino de sukceso", kaj "Falo en fosajxon, gajno en sagxo".
"Pri Praktiko" (julio 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Ni estas marksistoj, kaj marksismo instruas, ke en traktado de problemo ni devas eliri ne el abstraktaj difinoj, sed el faktoj objektive ekzistantaj, kaj el la analizado de tiuj faktoj, trovi niajn orientilon, politikon kaj metodon.
"Paroladoj cxe la Literatura kaj Arta Kunsido en Jan-an" (majo 1942), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
Difini niajn labororientilojn laux efektivaj kondicxoj estas la plej baza labormetodo, kiun cxiuj komunistoj devas firme teni en sia memoro. Kiam ni esploras la kauxzojn de la eraroj de ni faritaj, ni trovas, ke ili cxiuj okazis pro tio ke ni neglektis la efektivajn kondicxojn en la donita tempo kaj donita loko kaj subjektive difinis niajn laborpolitikojn.
"Parolado en Konferenco de Kadroj en la liberigita Regiono de Sxanhi kaj Sujjuan" (1 aprilo 1948), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
Nur ideismo kaj metafiziko estas la plej facilaj en la mondo, cxar laux tio oni povas paroli trom multe da sensencajxo kiom ili volas, ne bazigante gxin sur objektiva realo kaj ne provante gxin per objektiva realo. Materiismo kaj dialektiko, tamen, bezonas penadon. Ili nepre devas esti bazitaj sur kaj provitaj de objektiva realo. Se oni ne faras penojn, oni povas gliti en ideismon kaj metafizikon.
Enkonduka noto al Materialoj pri la Kontrauxrevolucia Kliko de Hu Feng (majo 1955).
Kiam ni rigardas iun aferon, ni devas ekzameni gxian esencon kaj trakti gxian aspekton nur kiel enkondukanton cxe la sojlo, kaj transpasxinte la sojlon ni devas tuj ekpreni gxian esencon; nur tio estas fidinda kaj scienca metodo de analizo.
"Sola Fajrero Povas Bruligi Tutan Stepon" (5 januaro 1930), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
La fundamenta kauxzo de la disvolvigxo de objekto kusxas ne ekstere, sed interne de gxi, en gxiaj internaj kontrauxdiroj. Tiaj kontrauxdiroj ekzistas interne de cxiuj objektoj kaj kauxzas iliajn movadon kaj disvolvigxon. Tiaj kontrauxdiroj interne de cxiu objekto estas fundamenta kauxzo de gxia disvolvigxo, dum la interligigxo kaj interinfluo inter gxi kaj aliaj objetoj estas kauxzo duavica.
"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Gxi [materiisma dialektiko] konsideras eksterajn kauxzojn kiel la kondicxon de sxangxo kaj internajn kauxzojn kiel la bazon de sxangxo, kaj ke eksteraj kauxzoj efikas nur pere de la internaj. Ovo farigxas kokido en konvena temperaturo, sed nenia temperaturo povas sxangxi sxtonon en kokidon, cxar cxi tiuj du ne havas la saman bazon.
"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Marksisma filozofio opinias ke la legxo de unueco de kontrauxoj estas fundamenta legxo de la universo. Tiu cxi legxo ekzistas cxie, aux en la natura mondo, aux en la homa socio, aux en homa penso. Kontrauxaj flankoj en kontrauxdiro samtempe unuigxas kaj batalas inter si, kaj tiel antauxenpusxas la aferojn movigxi kaj sxangxigxi. Kontrauxdiroj ekzistas cxie, sed ili diferencas en naturo laux la diferenco en la naturo de diversaj aferoj. Por cxiu ajn konkreta afero, la unueco de kontrauxoj estas kondicxa dumtempa, transira kaj sekve relativa, dum la batalo inter la kontrauxoj estas absoluta.
Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).
Analiza metodo estas dialektika metodo. Analizo signifas analizi la kontrauxdirojn de objektoj. Ne bone konante la vivon kaj ne vere komprenante la kontrauxdirojn pritraktatajn, estas neeble fari trafan analizon.
Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).
Konkrete analizi konkretajn kondicxojn, Lenin diris, estas "la plej esenca objekto en marksismo, la vivanta animo de marksismo". Mankas al multaj el niaj kamaradoj analiza kapablo, kaj ili ne volas ripetade, profunde analizi kaj studi kompleksajn aferojn, sed sxatas fari simplan konkludon, absolute jesan aux absolute nean. ... De nun ni devas rebonigi tiun staton.
"Nia Studo kaj la Kuranta Situacio" (12 aprilo 1944), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
La metodo de tiuj kamaradoj por rigardi problemojn estas negxusta. Ili ne rigardas la esencajn aux cxefajn flankojn de problemoj, sed emfazas la neesencajn aux malpli gravajn. Devas esti montrata tio, ke tiuj neesencaj aux malpli gravaj problemoj ne devas esti neglektataj kaj devas esti solvataj unu post alia. Sed ili ne devas esti rigardataj kiel la esencaj aux cxefaj, alie ni perdos nian orientigxon.
Pri la Problemo de Agrikultura Kooperigo (31 iulio 1955).
En la mondo, aferoj estas komplikaj kaj deciditaj de multaj faktoroj. Ni devas rigardi problemojn de diversaj flankoj kaj ne nur de unu.
"Pri la Cxongking-a Intertraktado" (17 oktobro 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
Nur tiuj, kiuj konsideras problemojn subjektive, unuflanke kaj suprajxe, ordonas aux instrukcias memfideme kien ajn alveninte, ne konsiderante la cirkonstancojn, ne pririgardante la tuton de la afero (la historion kaj la tutan nunan staton de la afero) kaj ne tusxante la esencon de la afero (la naturon de la afero kaj la internajn rilatojn inter tiu cxi kaj aliaj aferoj). El tiaj homoj neniu ne stumble falos.
"Pri Praktiko" (julio 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
En studo de problemo, oni devas eviti subjektivecon, unuflankecon kaj suprajxecon. Subjektiveco signifas ne scii rigardi problemon objektive, t.e., ne scii rigardi problemon el la materiisma vidpunkto. Pri tio mi jam parolis en mia artikolo Pri Praktiko. Unuflankeco signifas ne scii rigardi problemon cxiuflanke. ... auxi vidi nur la parton sed ne la tuton, vidi nur la arbojn sed ne la arbaron. Tiamaniere estas neeble trovi la metodojn por solvi kontrauxdirojn, estas neeble plenumi la taskojn de la revolucio, estas neeble bone fari komisiitajn laborojn, kaj estas neeble disvolvi korekte la ideologian lukton en la Partio. Kiam Sun Zi diris traktante pri la milita scienco: "Konu la malamikon kaj konu vin mem, kaj vi povas fari cent batalojn sen malsukceso", li aludis pri ambaux flankoj en batalo. Vej Gxeng de Tang-dinastio diris: "Auxdi de ambaux flankoj faras la okulojn klaraj, kredi je unu flanko faras la vidon nebula." Ankaux li komprenis, ke unuflankeco estas malprava. Sed niaj kamaradoj ofte rigardas problemojn unuflanke, kaj tiel ili ofte kolizias kun obstakloj . ... Lenin diris: Por vere koni objekton ni devas kapti kaj studi cxiujn gxiajn flankojn, cxiujn interligojn kaj "peradojn". Ni neniam atingos tion plene, sed la postulo pri cxiuflankeco gardas nin kontraux eraroj kaj rigidigxo.
Ni devas noti liajn vortojn en la memoro. Suprajxeco signifas ke oni ne rigardas al la karakterizaj trajtoj de kontrauxdiro en gxia tuto, kaj al tiuj de cxiu el gxiaj flankoj, neas la neceson penetri profunde en la objekton kaj studi detale la karakterizajxojn de la kontrauxdiro, kaj nur post ekrigardo de malproksime kaj senatente ekvidinte kelkajn gxeneralajn trajtojn de la kontrauxdiro, jam volas komenci gxin solvi (respondi demandon, solvi disputon, plenumi laboron aux direkti militan operacion). Tia agmaniero kondukas cxiam al nenio krom malordo. ... Unuflankeco kaj suprajxeco estas ankaux subjektiveco. Cxar cxiuj objektive ekzistantaj objektoj estas propre interligitaj kaj regataj de siaj internaj legxoj, do estas subjektivisma la agmaniero de tiuj, kiuj, anstataux gxste tion speguli, nur rigardas la objektojn unuflanke aux suprajxe, sen kono de iliaj interligiteco kaj internaj legxoj.
"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Unuflankeco estas absoluteco en la ideologio, estas metafizika observado de problemoj. En la taksado de nia laboro, estas unuflankeco cxion aprobi aux cxion malaprobi. ... Cxion aprobi signifas vidi nur la bonan, sed ne la malbonan; bonvenigi nur lauxdon, sed ne kritikon. Diri, ke en nia laboro kvazaux cxio iras bone, tio ne kongruas kun la fakto. Ne cxio iras bone, ekzistas ankoraux difektoj kaj eraroj. Sed ankaux ne cxio iras malbone, ankaux tio ne kongruas kun la fakto. Necesas fari analizojn. Cxion malaprobi signifas konsideri senanalize, ke cxio estas malbone farita, ke trovigxas kvazaux nenio bona, aux cxio fusxa, en tia granda afero kia estas la socialisma konstruado, en tiu cxi granda lukto kiun faras logxantaro nombranta centojn da milionoj da homoj. Kvankam multaj posedantoj de tia vidpunkto diferencas de tiuj kiuj gardas en si malamikecon kontraux la socialisma sistemo, tamen tia vidpunkto estas tre erara kaj tre malutila kaj kondukas nur al la perdo de konfido. Estas erare rigardi nian laboron el vidpunkto eu cxion aprobanta cxu cxion malaprobanta.
Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).
En ekzameno de problemo, marksisto devas vidi ne nur gxiajn partojn, sed ankaux gxian tuton. Rano en puto diras: "La cxielo estas same granda kiel la aperturo de la puto". Tio estas malvera, cxar la cxielo ne estas nur tiel granda kiel la aperturo de la puto. Se gxi dirus: "Iu parto de la cxielo estas tiel granda kiel la aperturo de la puto", tio estus vera, cxar gxi konformas al la fakto.
"Pri Taktiko kontraux la Japana Imperiismo" (27 decembro 1935), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Ni devas ellerni rigardi problemojn cxiuflanke, ne nur la pozitivan flankon, sed ankaux la negativan flankon de aferoj. Sub specifaj kondicxoj, malbona afero povas konduki al bonaj rezultoj, dum bona afero ankaux povas konduki al malbonaj rezultoj.
Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).
Dum ni rekonas, ke en la gxenerala disvolvigxo de historio, la materia decidas la spiritan kaj la socia ekzisto decidas la socian konscion; ni ankaux rekonas kaj devas rekoni la reagon de la spirita, la reagon de la socia konscio al la socia ekzisto kaj la reagon de la superstrukturo al la ekonomia bazo. Tio ne estas kontraux materiismo, sed evito de mekanika materiismo kaj persisto en dialektika materiismo.
"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Tiuj, kiuj direktas militon, ne povas akiri venkon ekster la limoj, permesitaj de la objektivaj kondicxoj; tamen interne de tiuj cxi limoj ili povas kaj devas aktive strebi al venko. La scenejo de agado por la komandantoj de milito devas esti konstruita sur la objektivaj eblecoj; tamen sur tiu scenejo ili povas direkti la prezentadon de multaj teatrajxoj plenaj de sono kaj koloro, potenco kaj imponeco.
"Pri Longdauxra Milito" (majo 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.
La homa penso devas adaptigxi al la jam sxangxigxintaj kondicxoj. Kompreneble, neniu devas senbaze fantazii kaj plani siajn agojn super la kondicxoj permesataj de la objektiva situacio kaj ne devas strecxi sin por fari nefareblajn aferojn. Sed la nuna problemo estas ankoraux tio, ke la dekstra konservativa ideologio faras malutilojn en multaj flankoj, tiel ke laboro en multaj flankoj ne povas adaptigxi al la disvolvigxo de la objektiva situacio. La nuna problemo estas, ke aferojn fareblajn post penado multaj homoj opinias ne fareblaj.
Antauxparolo de Socialisma Alttajdo en la Cxina Kamparo (27 decembro 1955).
Ni devas uzi niajn cerbojn por bone pripensi cxiujn aferojn. Estas popoldiro: "Cxe kunsxovigxo de la brovoj, venas al la kapo bona ideo." Alivorte, multa pensado naskas sagxon. Por forigi la blindecon, kiu ekzistas en serioza grado en nia partio, ni devas kuragxigi niajn kamaradojn pripensi, lerni la metodon por analizi aferojn kaj kulturi la kutimon de analizo.
"Nia Studo kaj la Kuranta Situacio" (12 aprilo 1944), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
Se en iu ajn procezo ekzistas nombro da kontrauxdiroj, certe el ili unu estas la cxefa kiu ludas gvidan kaj decidigan rolon, dum la aliaj okupas necxefajn kaj subordigitajn poziciojn. Sekve, cxe studo de kiu ajn procezo, se tiu estas komplika, enhavanta du aux pli multajn kontrauxdirojn, ni devas fari nian plejeblon por trovi la cxefan kontrauxdiron. Kiam tiu cxi estas kaptita, cxiuj problemoj povas esti facile solvitaj.
"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
El la du kontrauxdiraj flankoj unu devas esti la cxefa kaj la alia necxefa. La cxefa flanko estas tiu kiu ludas kondukan rolon en la kontrauxdiro. La karaktero de objekto estas determinata precipe de la cxefa flanko de la kontrauxdiro, kiu okupas la regantan pozicion.
Sed tia situacio ne estas stabila; la cxefa kaj la necxefa flankoj de kontrauxdiro transformigxas unu en la alian kaj sekve de tio la karaktero de objekto ankaux sxangxigxas lauxe.
"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
Ni devas ne nur elmeti taskojn, sed ankaux solvi la problemon de la metodoj uzotaj por plenumi la taskojn. Se nia tasko estas transiri riveron, ni ne povos transiri gxin sen ponto aux boato. Antaux la solvo de la problemo de ponto aux boato, estas vane paroli pri transiro de la rivero. Antaux la solvo de la problemo de metodo, parolo pri la tasko estas nur sensenca babilo.
"Zorgu la Vivon de la Amasoj, Priatentu Metodojn de Laboro" (27 ianuaro 1934), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
En cxiu ajn tasko, sen gxenerala kaj vasta alvoko, la vastaj amasoj ne povas esti mobilizitaj por agado. Sed se la gvidantoj sin limigas nur al gxenerala alvoko, ne konkrete kaj rekte efektivigas la alvokitan laboron profunde en kelkaj organizoj por fari brecxon je unu punkto kaj akiri sperton, kaj poste uzas tiun sperton por gvidi aliajn unuojn, ili ne havos rimedon por provi la korektecon aux ricxigi la enhavon de sia gxenerala alvoko, kaj estigxos la dangxero, ke nenio rezultos el la alvoko.
"Kelkaj Problemoj pri Metodoj de Gvidado" (1 junio 1943), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
Cxiu ajn gvidanto, kiu ne ricevis konkretan sperton de partikularaj individuoj kaj aferoj en partikularaj subaj unuoj, certe ne kapablas fari gxeneralan direktadon super cxiuj unuoj. Tiu metodo devas esti disvastigata cxie, por ke la gvidantaj kadroj en cxiuj niveloj ellernu apliki gxin.
"Kelkaj Problemoj pri Metodoj de Gvidado" (1 junio 1943), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
En cxiu ajn loko, ne povas esti samtempe multaj centraj taskoj. En iu ajn difinita tempo povas esti nur unu centra tasko kun aldono de aliaj taskoj en dua aux tria vico laux graveco. Tial, la gxenerala respondeculo en iu loko devas konsideri la historion kaj cirkonstancaron de la batalo de la loko kaj vicigi la diversajn taskojn en tauxga ordo; li ne devas plenumi cxiun instrukcion tuj cxe gxia alveno de la supera organizo tute sen propra planado, kaj tiel krei multon da "centraj taskoj" kaj staton de konfuzo kaj malordo. Supera organizo ankaux ne devas samtempe asigni multajn taskojn al malsupera organizo sen indiko pri ilia relativa graveco kaj urgxeco kaj pri tio, kiu estas la centra, cxar tio kauxzos konfuzon en la pasxoj prenitaj de la malsupera organizo en sia laboro kaj neniu difinita rezulto estos atingita. Laux la historiaj kondicxoj kaj ekzistantaj cirkonstancoj de cxiu loko, la gvidantoj konsideras la tutan situacion en sia planado, korekte decidas la pezcentron kaj ordon de la laboroj por cxiu periodo kaj firme efektivigas tiun decidon por ke difinita rezulto estu nepre akirita --- tio estas parto de la arto de gvidado.
"Kelkaj Problemoj pri Metodoj de Gvidado" (1 junio 1943), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
Estas necese konstante kontroli la progreson de la laboro, intersxangxi sperton kaj korekti erarojn, sed ne atendi kelkajn monatojn, duonjaron aux ecx jaron antaux ol okazigi resumajn kunsidojn por fari gxeneralan kalkulon kaj gxeneralan korekton de eraroj. Tio kauxzas tro grandan perdon, dum tuja korekto reduktas perdon.
"Pri la Politiko Koncerne al Industrio kaj Komerco" (27 februaro 1948), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
Ne atendu, gxis problemoj jam amasigxas kaj estigxas multaj tumultoj antaux ol peni ilin solvi. Gvidantoj nepre devas iri antaux la movado kaj ne malrapidi post gxi.
Enkonduka noto al "Sezona Labor-kontrakto" (1955), Socialisma Alttajdo en la Cxina Kamparo, vol. III.
Tio kion ni bezonas, estas entuziasma sed trankvila spiritstato kaj intensa sed bonordema laboro.
"Strategiaj Problemoj en la Revolucia Milito de Cxinio" (decembro 1936), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:37 | 22 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

23. ENKETO KAJ STUDO
Cxiuj, kiuj okupas sin pri praktikaj laboroj, devas fari enketon en malsuperaj niveloj. Tia enketado estas precipe necesa por tiuj, kiuj konas nur teorion, sed ne efektivajn kondicxojn; alie ili ne povos kunligi teorion kun praktiko. Kvankam mia aserto "sen enketo ne estas rajto de parolo" estis mokita kiel "mallargxa empirismo", tamen mi ne bedauxras tion diri gxis nun; mi ne nur ne bedauxras, sed ankoraux: insistas, ke estas neeble havi rajton paroli sen enketo. Estas multaj homoj, kiuj "jxus forlasis sian veturilon", tuj brue parolas kaj esprimas opiniojn, kritikante tion, riprocxante cxi tion. Sed, fakte el dek tiaj homoj dek malsukcesos senescepte. Cxar tiaj opinioj aux kritikoj, kiuj ne estas bazitaj sur detala enketado, estas nur sensciaj kaj vantaj paroloj. Nia partio suferis nekalkuleblajn perdojn en la manoj de tiaj "revizoroj", kiuj svarmas cxie, tie kaj cxi tie. Stalin prave diris, ke "teorio farigxas sencela, se gxi ne estas kunligita kun revolucia praktiko." Kaj kompreneble li pravas denove aldonante, ke "praktiko farigxas blinda, se gxi ne lumigas al si la vojon per revolucia teorio." Neniu povas esti nomata "mallargxa empiristo, escepte de la praktikulo, kiu estas blinda kaj sen perspektivo kaj malproksimvido.

"Antauxparolo kaj Postskribo al Kamparaj Enketoj" (marto kaj aprilo 1941), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Alpreni tian sintenon estas sercxi veron el faktoj. "Faktoj" estas cxiuj aferoj objektive ekzistantaj, "vero" signifas iliajn internajn rilatojn, t.e., la legxojn kiuj regas ilin, kaj "sercxi" signifas studi. Ni devas ekiri el la efektivaj kondicxoj en kaj ekster la lando, provinco, gubernio aux distrikto, kaj tiri el ili, kiel orientilon de nia agado, legxojn, kiuj estas propraj al ili, sed ne imagitaj, t.e., trovi la internajn rilatojn de la eventoj. kiuj okazas cxirkaux ni. Por tiel fari, ni ne devas nin apogi sur subjektiva imago, momenta entuziasmo aux senvivaj libroj, sed sur faktoj objektive ekzistantaj; ni devas detale posedi la materialon kaj tiri el gxi korektan konkludon sub la gvido de la gxeneralaj principoj de marksism-leninismo.

"Reformu Nian Studon" (majo 1941), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Agi kiel "homo kaptanta paserojn kun sxtopitaj okuloj" aux "blindulo palpe sercxanta fisxojn", esti maldelikata kaj senatenta, paroli bombaste kaj kontentigxi je guto da scio --- tia ekstreme malbona laborstilo, stilo tute kontrauxa al la fundamenta spirito de marksism-leninismo, ankoraux ekzistas inter multaj kamaradoj en nia partio. Marks, Engels, Lenin kaj Stalin instruis nin, ke ni konscience esploru la kondicxojn kaj ekiru el objektiva realeco, sed ne el subjektivaj deziroj. Tamen multaj el niaj kamaradoj agas rekte kontraux tiu cxi vero.

"Reformu Nian Studon" (majo 1941), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Cxu vi ne povas solvi iun problemon? Faru do enketon pri gxia nuna stato kaj gxia historio! Kiam pere de enketo vi plene konis la aferon, vi jam trovos rimedon por solvi gxin. Cxiuj konkludoj naskigxas post enketado, kaj ne antaux gxi. Nur stultulo rompas al si la kapon sola, aux kune kun grupo da personoj, por "elpensi rimedon" aux "elkovi ideon" sen fari ian enketon. Oni devas scii ke tiamaniere li certe ne povos elpensi bonan rimedon nek trovi trafan ideon.

Kontraux Libroadorado (majo 1930).

Enketado similas al longaj monatoj de gravedeco, kaj solvo de problemo al la tago de akusxo. Enketi ja estas solvi problemon.

Kontraux Libroadorado (majo 1930).

Oni aplikas la teorion kaj metodon de marksism-leninismo en la sistema kaj detala enketado kaj studado pri la cxirkauxajxoj. Li ne laboras sole kun entuziasmo, sed, kiel Stalin diris, kombinas revolucian temperamenton kun praktika spirito.

"Reformu Nian Studon" (majo 1941), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

La sola metodo por koni la kondicxojn estas fari sociajn enketojn, enketi la kondicxojn de cxiu socia klaso en reala vivo. Por kiuj respondecas pri gvida laboro, la plej fundamenta metodo por koni la kondicxojn estas lauxplane fari kelkajn detalajn enketojn koncentre pri kelkaj urboj aux vilagxoj laux la fundamenta vidpunkto de marksismo, t.e. la metodo de klasa analizo.

"Antauxparolo kaj Postskribo al Kamparaj Enketoj" (marto kaj aprilo 1941), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Por enketa kunveno, ne necesas cxiufoje cxeesto de multaj homoj; suficxas 3-5 aux 7-8 personoj. Por tio oni devas disponi suficxan tempon kaj havi skizon de enketo; oni devas ankaux demandi kaj noti persone kaj diskuti kun la cxeestantoj. Tial, oni certe ne povas fari enketon aux bone plenumi gxin, se al li mankas granda fervoro, decido direkti siajn okulojn malsupren, soifo al scio kaj la spirito delasi sian acxan malhumilan tenigxon kaj farigxi volonta lernanto.

"Antauxparolo kaj Postskribo al Kamparaj Enketoj" (marto kaj aprilo 1941), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Gxustaj arangxoj de komandanto devenas de liaj gxustaj decidoj, liaj gxustaj decidoj devenas de liaj gxustaj jugxoj, kaj liaj gxustaj jugxoj devenas de detala kaj necesa rekognosko kaj de sistema medito pri la diversaj materialoj kolektitaj dum rekognosko. La komandanto aplikas cxiujn eblajn kaj necesajn rekognoskajn rimedojn, meditas pri la akiritaj informoj pri la malamika situacio, forigante la senvalorajn kaj prenante la esencajn, forigante la falsajn kaj konservante la verajn, procedante de cxi tiu al tiu kaj de la suprajxo al la interno; kaj tiam li alprenas la kondicxojn de sia propra flanko en la kalkulo kaj faras komparon kaj studas la rilatojn inter ambaux flankoj, kaj tiel formas siajn jugxojn, faras decidon kaj ellaboras siajn planojn. Jen estas la kompleta procezo de konado de situacio, kiun milita strategiisto trapasas antaux ol li ellaboras cxiun strategian, kampanian aux batalan planon.

"Strategiaj Problemoj en la Revolucia Milito de Cxinio" (decembro 1936), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:37 | 23 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

24. KOREKTO DE ERARAJ IDEOJ
Ecx se ni gajnis gigantan sukceson en nia laboro, ankaux ne estas ia ajn kialo por fieri kaj aroganti. Modesteco igas nin progresi kaj fiereco igas nin postresti. Tiun veron ni devas cxiam memori.  


Inauxgura Parolado cxe la Oka Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Cxinio (15 septembro 1956).

Pro la venko, eble kreskos en la Partio la humoroj de aroganteco, de memtitolita meritulo, de stagnado kaj senvoleco por progreso kaj de avido al plezurgxuado kaj malinklino al plua malfacila vivo. Pro la venko, la popolo estos danka al ni kaj ankaux la burgxoj venos nin flati. Ke la militfortoj de la malamikoj ne povas konkeri nin, tio estas jam pruvita. Tamen, la flatado de la burgxoj eble konkeros la malfortvolulojn en niaj vicoj . Eble trovigxas tiaj komunistoj, kiuj estas neniam konkeritaj de la malamikoj kun pafiloj kaj meritas la titolon de heroo antaux tiuj malamikoj, sed ne povas rezisti kontraux la atako per sukertegitaj obusoj, kaj antaux tiuj ili estos venkitaj. Ni devas antauxgardi kontraux tia situacio.  

"Raporto al la Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio" (5 marto 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Multaj aferoj povas farigxi nia balasto aux sxargxo, se ni nur falis en blindecon pri ili kaj perdis memkonscion. Ni prenu kelkajn ekzemplojn. Farinte erarojn, oni povas pensi ke cxiuokaze li jam eraris, kaj farigxi de tiam tute malkuragxigita; ne farinte erarojn, oni povas senti ke li estas senerara, kaj farigxi de tiam fiera. Manko de atingoj en laboro povas naski pesimismon kaj deprimitecon; atingoj en laboro male povas kauxzi fierecon kaj arogantecon. Kamarado kun mallonga historio de batalo povas tial eviti respondecon, dum veterano povas farigxi obstina pro sia longa historio de batalo. Laboristoj kaj kamparanoj povas fiere rigardi de supre intelektulojn, pro sia glora klasa origino; dum intelektuloj, pro siaj kelkaj scioj, povas fiere rigardi de supre laboristojn kaj kamparanojn. Cxiu ajn faka lerteco povas farigxi kapitalo por konduki sin al aroganteco kaj malestimi aliajn. Ecx agxo povas farigxi ilo de fiero. La junuloj, pro sia sagxo kaj kapablo, povas malestimi la maljunulojn; kaj la maljunuloj, pro sia ricxa sperto, povas malestimi la junulojn. Cxiuj tiaj aferoj povas farigxi sxargxo aux balasto, se mankas al ni memkonscio.  

"Nia Studo kaj la Kuranta Situacio" (12 aprilo 1944), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Iuj kamaradoj laborantaj en la armeo farigxis arogantaj kaj agas tirane kontraux la soldatoj, popolo, registaro kaj Partio; ili riprocxas nur la kamaradojn farantajn lokajn laborojn sed ne sin mem, vidas nur siajn atingojn sed ne siajn mankojn, sxatas nur flatajn vortojn sed ne kritikajn. ... la armeo devas klopodi por forigi tiujn difektojn.  

"Organizigxu!" (29 novembro 1943), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Peniga laboro estas kiel sxargxo metita antaux ni defiante nin por gxin sursxultrigi. Iuj sxargxoj estas malpezaj kaj iuj pezaj. Iuj homoj preferas la malpezajn ol la pezajn, ili elektas la malpezajn kaj sxovas la pezajn al aliaj. Tio ne estas bona sinteno. Iuj kamaradoj agas malsame; ili lasas gxuon kaj komforton al aliaj kaj portas mem la pezajn sxargxojn; ili estas la unuaj por porti malfacilojn, la lastaj por gxui komfortojn. Tiaj kamaradoj estas bonaj kamaradoj. Ni cxiuj devas lerni tian komunistan spiriton.  

"Pri la Cxongking-a Intertraktado" (17 oktobro 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Estas ne malmultaj homoj, kiuj ne konscias sian devon al la laboro, preferante la malpezan kaj evitante la malfacilan, sxargxante aliajn per pezaj taskoj kaj elektante por si la facilajn. Antaux cxiu afero, ili unue kalkulas por si mem kaj poste por la aliaj. Farinte ion, ili eksentas ke ili havas grandan meriton, kaj sxatas sinlauxdi, timante ke aliaj ne scias. Kaj al kamaradoj kaj la popolo, anstataux esti plenkore varmaj, ili estas malvarmakoraj, indiferentaj kaj sensentaj. Tiaj homoj en efektiveco ne estas komunistoj aux almenaux ne estas kalkuleblaj kiel puraj komunistoj.  

"Memore al Norman Bethune" (21 decembro 1939), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Tiuj, kiuj insistas pri tia speco de "sendependeco", estas ofte nedisigeble ligitaj kun la doktrino de "mi la unua", kaj ili gxenerale sintenas erare en la problemo de la rilato inter la individuo kaj la Partio. Kvankam parole ili ankaux konfesas respekton al la Partio, tamen en praktiko ili metas sin sur la unuan lokon kaj la Partion sur la duan. Al kio strebas tiuj homoj? Ili strebas al famo kaj pozicio kaj volas sin montri antaux la publiko. Kiam ili mastrumas brancxon de laboro, ili insistas pri "sendependeco". Cxion cxi celante, ili altiras iujn, forpusxas aliajn kaj sinturnas al fanfaronado, flatado kaj subtirado inter la kamaradoj, tiel enportante la vulgaran stilon de la burgxaj politikaj partioj en la Komunistan Partion. Estas ilia malhonesteco, kio kauxzas al ili perdon. Mi pensas, ke ni devas agi honeste; sen honesta sinteno, estas absolute neeble sukcese plenumi iajn laborojn en la mondo.  

"Gxustigo de la Partia Laborstilo" (1 februaro 1942), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Komunistoj devas kompreni la principon de subordigo de la bezonoj de la parto al tiuj de la tuto. Se iu propono sxajnas akceptebla laux la situacio en parto, sed neakceptebla laux la situacio en la tuto, tiam la parto devas submetigxi al la tuto. Inverse, se iu propono sxajnas neakceptebla laux la situacio en parto, sed akceptebla laux la situacio en la tuto, en tia okazo la parto devas ankaux submetigxi al la tuto. Jen estas la vidpunkto de konsidero pri la situacio en la tuto.  

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Plezursercxado. Ankaux en la Rugxa Armeo ne estas malmultaj, kies individuismo esprimigxas en plezursercxado. Ili cxiam esperas ke ilia trupo marsxos en grandajn urbojn. Ili volas iri tien ne por labori sed por gxui. Ili malplej deziras labori en la rugxaj areoj kie vivo estas malfacila.  

"Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio" (decembro 1929), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Ni devas oponi la tendencon de egoisma departementismo zorgi nur pri la interesoj de sia propra departemento, ignorante tiujn de la aliaj. Cxiu, kiu estas indiferenta pri la malfaciloj de aliaj, rifuzas transigi siajn subajn kadrojn al aliaj departementoj okaze de peto, aux sendas nur la malpli bonajn, "uzante la najbaran kampon kiel ellasejon de sia superakvo" kaj farante neniom da konsidero por aliaj departementoj, aliaj lokoj aux aliaj homoj, estas egoisma departementisto, kiu tute perdis la komunisman spiriton. Manko de konsidero pri la tuto kaj plena indiferento al aliaj departementoj, aliaj lokoj aux aliaj homoj estas karakterizajxoj de egoisma departementisto. Ni devas intensigi nian edukadon al tiaj personoj por ke ili komprenu, ke tio ja estas sektisma tendenco, kio farigxos tre dangxera, se lasita plu disvolvigxi.  

"Gxustigo de la Partia Laborstilo" (1 februaro 1942), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Liberalismo havas diversajn manifestigxojn.
Lasi aferojn pretersxovigxi pro paco kaj amikeco, klare sciante ke iu eraras, kaj ne fari principan disputon, cxar li estas konatulo, samlokano, kunlernanto, intima amiko, karulo, malnova kolego aux malnova subulo. Aux tusxeti la aferojn suprajxe, anstataux solvi ilin gxisfunde, por konservi pacan atmosferon. Rezulte, tio estos malutila al la organizo kaj ankaux al la individuo. Tio cxi estas la unua tipo de liberalismo.
Fari senrespondecan kritikon private anstataux proponi aktive al la organizo. Nenion diri vidalvide, sed klacxi postdorse; nenion diri en kunveno, sed klacxi poste. Tute neglekti la principon de kolektiva vivo sed nur libere agi lauxvole. Tio cxi estas la dua tipo.
Apudmeti aferojn se tiuj onin ne koncernas; preferi diri malmulte, klare sciante, ke io eraras; sagace sin protekti kaj nur deziri eviti kulpon. Tio cxi estas la tria tipo.
Ne obei ordonon sed meti sian propran opinion sur la unuan lokon. Nur postuli specialan zorgon de la organizo sed rifuzi gxian disciplinon. Tio cxi estas la kvara tipo.
Ne batali kaj argumenti kontraux negxustaj opinioj por unuigxo, progreso kaj plibonigo de laboro, sed fari personan atakon, kvereli, versxi personan malamon kaj intenci vengxon. Tio cxi estas la kvina tipo.
Auxdinte negxustajn opiniojn ne refuti ilin kaj ecx auxdinte parolojn de kontrauxrevoluciuloj ne raporti ilin, sed anstatauxe trakti ilin trankvile, kvazaux nenio okazus. Tio cxi estas la sesa tipo.
Estante inter la amasoj ne fari propagandon kaj agitadon, ne fari paroladon, ne fari enketon kaj demandon, ne zorgi pri ilia doloro kaj sufero, estante tute indiferenta pri ili, forgesi ke oni mem estas komunisto, intermiksante komuniston kaj gxeneralan popolanon. Tio cxi estas la sepa tipo.
Vidante iun damagxi la interesojn de la popolamaso ne senti indignon, ne fari admonon, ne haltigi lin, ne klarigi al li kaj lasi lin dauxre tion fari. Tio cxi estas la oka tipo.
Labori neserioze, ne havi difinitan planon, nek difinitan direkton, esti indiferenta al la laboro kaj lasi la aferon drivi --- "Kiel longe oni restas monahxo, tiel longe oni sonorigas la sonorilon." Tio cxi estas la nauxa tipo.
Konsideri sin meritoplena al revolucio, paradi je sia veteraneco, ne tauxgi por grandaj aferoj, sed malestimi la malgrandajn, esti malzorga en laboro kaj malstrecxita en lernado. Tio cxi estas la deka tipo.
Jam bone scii sian eraron sed ne voli gxin korekti, prenante liberalisman sintenon al si mem. Tio cxi estas la dekunua tipo.  

"Kontraux Liberalismo" (7 septembro 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Liberalismo estas ekstreme malutila en revolucia kolektiva organizo. Gxi estas korodilo, kiu damagxas solidarecon, malkoherigas la rilatojn, kauxzas apation en laboro kaj kreas malakordon en opinio. Gxi rabas de la revolucia vicaro kompaktan organizon kaj striktan disciplinon, malhelpas la politikojn gxisfunde efektivigxi, kaj apartigas la partian organizon disde la amasoj kiujn gvidas la Partio. Tio cxi estas serioza malbona tendenco.  

"Kontraux Liberalismo" (7 septembro 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Liberalisto rigardas la principojn de marksismo kiel abstraktan dogmon. Ili aprobas marksismon, sed ne intencas gxin praktiki aux ne intencas komplete gxin praktiki, ne intencas anstatauxi sian liberalismon per marksismo. Tiuj cxi homoj ja havas marksismon kaj ankaux liberalismon: ili parolas marksismon sed praktikas liberalismon; ili aplikas al aliaj marksismon sed al si mem liberalismon. Ili konservas ambaux specojn de varoj, el kiuj cxiu havas sian propran utilon. Tio cxi estas la pensmetodo de iuj homoj.  

"Kontraux Liberalismo" (7 septembro 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

La popola sxtato protektas la popolon. Nur kiam ekzistas la popola sxtato, la popolo povas sin eduki kaj reformi per demokratia metodo en tutlanda kaj tutpopola skalo, sin liberigi de la influo de enlandaj kaj eksterlandaj reakciuloj (tiu cxi influo nun estas ankoraux tre granda, dauxros longtempe, kaj ne povas esti rapide forigita), reformi siajn malbonajn kutimojn kaj ideojn akiritajn en la malnova socio, ne permesi sin suriri eraran vojon montritan de la reakciuloj kaj dauxre marsxi antauxen, antauxen al socialisma socio kaj komunisma socio.  

"Pri Popol-demokratia Diktaturo" (30 junio 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Ne estas malfacile por iu fari iom da bono. Malfacile estas fari bonon la tutan vivon kaj neniam malbonon, agi konstante en la interesoj de la vastaj amasoj, la junuloj kaj la revolucio, kaj sin okupi je peniga batalo por jardekoj kiel en unu tago. Tio estas la plej plej malfacila afero el cxio!  

"Saluta Parolo por la 60-a Datreveno de la Naskigxtago de Kamarado Wu Yuzhang(Vu Jugxang)" (15 januaro 1940).
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:38 | 24 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

25. UNUIGXO
La unuigxo de la lando, la solidareco de la popolo kaj la solidareco de niaj diversaj nacioj --- jen estas la fundamentaj garantioj por la nepra triumfo de nia afero.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).

Nur pere de la unuigxo de la Komunista Partio oni povas atingi la unuigxon de la tuta klaso kaj la tuta nacio, kaj nur pere de la unuigxo de la tuta klaso kaj la tuta nacio, oni povas venki la malamikon kaj plenumi la taskon de nacia kaj demokratia revolucio.

"Lukti por Gajni la Amasojn en Milionoj por la Kontrauxjapana Nacia Unuecfronto" (7 majo 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Ni devas solide unuigxi cxiujn fortojn de nia partio sub la organizaj kaj disciplinaj principoj de demokratia centralizismo. Ni devas unuigxi kun cxiu ajn kamarado, se nur li pretas obei al la programo, statuto kaj rezolucioj de la Partio.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

En 1942 ni konkretigis tiun cxi demokratian metodon por solvi kontrauxdirojn interne de la popolo en la formulon "unuigxo --- kritiko --- unuigxo". Por pli detale diri, gxi signifas: starti de la deziro por unuigxo, solvi kontrauxdirojn per kritiko aux batalo kaj tiamaniere atingi novan unuigxon sur nova bazo. Nia sperto montras, ke gxi estas gxusta metodo por solvi kontrauxdirojn interne de la popolo.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).

Tiu cxi armeo havas tre bonan unuigxon interne kaj ekstere. Interne, estas unuigxo inter oficiroj kaj soldatoj, inter superuloj kaj subuloj kaj inter militaj, politikaj kaj postfrontaj laboroj; ekstere, estas unuigxo inter la armeo kaj la popolo, inter la armeo kaj registaraj organizajxoj kaj inter nia armeo kaj la amikaj armeoj. Estas devige venki cxion kio malhelpas al unuigxo.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:39 | 25 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

26. DISCIPLlNO
Interne de la popolo, demokratio estas korelativa al centralizismo, dum libereco al disciplino. Ili estas du kontrauxdirantaj flankoj de unueca ento, kiuj estas kaj kontrauxdiraj kaj unuecaj, kaj ni ne devas unuflankece emfazi unu flankon kaj nei la alian. Interne de la popolo, ne povas esti sen libereco, nek sen disciplino; ne povas esti sen demokratio, nek sen centralizismo. La unueco de demokratio kaj centralizismo kaj tiu de libereco kaj disciplino estas nia demokratia centralizismo. Sub tiu cxi sistemo, la popolo gxuas vastajn demokration kaj liberecon, sed samtempe ili devas sin limigi per socialisma disciplino.

Pri la Gxusta Traktado de Kontrauxdiroj Interne de la Popolo (27 februaro 1957).

Estas necese denove priatentigi la disciplinon de la Partio:
(1) submetigxo de individuo al la organizo;
(2) submetigxo de malplimulto al la plimulto;
(3) submetigxo de malalta nivelo al la plialta; kaj
(4) submetigxo de la tuta membraro al la Centra Komitato.
Kiu malobservas tiujn disciplinajn regulojn, ja rompas la unuecon de la Partio.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Unu el la postuloj de partia disciplino estas la submetigxo de la malplimulto al la plimulto. Se la opinio de la malplimulto estas rifuzita, gxi devas subteni la decidon aprobitan de la plimulto. Okaze de neceso, gxi povas proponi rekonsideron en la sekvonta kunveno, alie, nenia esprimo de opono kontraux la decido estas permesebla en agado.

"Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio" (decembro 1929), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

La Tri Cxefaj Reguloj de Disciplino estas la jenaj:
(1) Obeu ordonojn en cxiuj viaj agoj.
(2) Ne prenu de la amasoj ecx kudrilon aux fadenon.
(3) Elliveru cxion militkaptitan.
La Ok Punktoj de Atentigo estas la jenaj:
(1) Parolu afable.
(2) Acxetu kaj vendu juste.
(3) Redonu cxion prunteprenitan.
(4) Pagu por cxio de vi difektita.
(5) Ne batu aux insultu.
(6) Ne damagxu plantajxojn.
(7) Ne flirtu kun virinoj.
(8) Ne malbontraktu militkaptitojn.

"Je la Refoja Publikigo de la Tri Cxefaj Reguloj de Disciplino kaj la Ok Punktoj de Atentigo --- Instrukcio de la Cxefkomandejo de la Cxina Popola Liberiga Armeo" (10 oktobro 1947), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Ili [cxiuj oficiroj kaj soldatoj de nia armeo] devas levi sian disciplinemon kaj firme plenumi ordonojn, efektivigi nian politikon, observi la Tri Cxefajn Regulojn de Disciplino kaj la Ok Punktojn de Atentigo --- kun unueco inter armeo kaj popolo, unueco inter armeo kaj registaro, unueco inter oficiroj kaj soldatoj kaj unueco en la tuta armeo --- kaj nenia ajn rompo de disciplino estas permesata.

"Manifesto de la Cxina Popola Liberiga Armeo" (oktobro 1947), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:40 | 26 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

27. KRITIKO KAJ MEMKRITIKO
La Komunista Partio ne timas kritikojn, cxar ni estas marksistoj, la vero estas cxe ni, kaj la bazaj amasoj laboristaj kaj kamparanaj estas cxe ni.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

Gxisfundaj materiistoj nenion timas. Ni esperas, ke cxiuj, kiuj luktas kune kun ni, kuragxe prenu sur sin la respondecon, superu la malfacilojn, ne timu malsukcesojn, ne timu komentojn kaj mokojn, kaj ne timu fari kritikojn kaj proponojn al ni komunistoj. Diras proverbo: "Se mortpunon per mil trancxoj oni spitas, imperiestron tiri de sur cxevalo oni ne hezitas." Ni devas havi tian sentiman spiriton en la lukto por socialismo kaj komunismo.

Parolado en la Tutlanda Konferenco de la Komunista Partio de Cxinio pri Propaganda Laboro (12 marto 1957).

Ni havas la marksism-leninisman armilon de kritiko kaj memkritiko. Ni povas forigi la malbonan stilon kaj konservi la bonan.

"Raporto al la Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio" (5 marto 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

Konscienca praktikado de memkritiko estas ankaux unu el la okulfrapaj signoj, kiuj distingas nian partion disde la aliaj politikaj partioj. Ni iam diris, ke cxambro devas esti konstante purigata, alie polvo akumuligxos en gxi; la vizagxo devas esti konstante lavata, alie gxi estos polvokovrita. Ankaux la mensoj de niaj kamaradoj kaj la laboroj de nia partio povas esti polvumitaj kaj ankaux devas esti lavataj kaj purigataj. "Akvo fluanta neniam putras, kaj pordcxarniro neniam estas de vermoj mordita", cxar en konstanta movigxado ili rezistas kontraux la korodo de mikroboj kaj aliaj vivajxoj. Por ni, konstante kontroladi la laborojn kaj disvolvi demokratian stilon en la procezo de kontrolado, timi nek kritikon nek memkritikon, kaj apliki la utilajn maksimojn de la cxina popolo, kiel: "diru cxion kion vi scias kaj diru gxin sen rezervo", "ne kulpigu la parolanton, sed prenu liajn vortojn kiel averton", "se vi havas erarojn, korektu ilin; se ne, gardu vin kontraux ili", estas la sola efika rimedo por rezisti kontraux la korodo de diversaj specoj de politika polvo kaj politikaj mikroboj al la mensoj de niaj kamaradoj kaj la organismo de nia partio.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Kontrauxstaro kaj batalo inter malsamaj ideoj konstante okazas en la Partio, tio estas reflekto interne de la Partio de la kontrauxdiroj inter la klasoj kaj inter la nova kaj malnova aferoj en la socio. Se en la Partio ne estus kontrauxdiroj kaj ideologiaj bataloj por solvi tiujn kontrauxdirojn, la vivo de la Partio ankaux finigxus.

"Pri Kontrauxdiro" (auxgusto 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Ni estas por aktiva ideologia lukto, cxar gxi estas la armilo por atingi unuigxon interne de la Partio kaj la revoluciaj organizoj por ke gxi estu utila al nia batalo. Cxiu komunisto kaj revoluciulo devas preni tiun cxi armilon.
Sed liberalismo nuligas ideologian lukton kaj staras por senprincipa paco, kaj rezulte kauxzas dekadencan, filistran stilon kaj kondukas al politika degenero de iuj unuoj kaj individuoj de la Partio kaj la revoluciaj organizoj.

"Kontraux Liberalismo" (7 septembro 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Oponante kontraux subjektivismo, sektismo kaj partia formalisma verkmaniero, ni devas nepre atenti du celojn: unue, "lerni el pasintaj eraroj por eviti la estontajn" kaj due, "kuraci la malsanon por savi la homon". La erarojn de la pasinteco oni nepre devas malkasxi sen indulgo al ies ajn sentemo; kaj estas necese analizi kaj kritiki la pasintajn malbonajxojn kun scienca sinteno, por ke oni faru la laboron en la estonteco pli zorgeme kaj pli bone. Tio estas la signifo de "lerni el pasintaj eraroj por eviti la estontajn". Tamen, nia celo en malkasxado de eraroj kaj kritikado de mankoj, same kiel tiu de kuracisto kuracanta malsanon, estas nur savi la homon kaj ne kuraci lin al morto. Kiam al homo suferanta apendiciton la hxirurgo forigas la apendicon, li do estas savita. Cxiun, kiu faris erarojn, se li nur ne kasxas sian malsanon por eviti kuracadon, ne obstinas en siaj eraroj gxis li farigxos nekuracebla, kaj honeste kaj sincere deziras esti kuracita kaj korekti siajn erarojn, ni do devas bonvenigi kaj kuraci lian malsanon por ke li farigxu bona kamarado. Ni ne povas sukcesi en tio per senbrida skurgxado por momenta kontentigxo. En traktado de ideologia aux politika malsano, oni nepre ne devas esti kruda kaj senpripensa, sed devas alpreni la sintenon "kuraci la malsanon por savi la homon", kio estas la sola korekta kaj efika metodo.

"Gxustigo de la Partia Laborstilo" (1 februaro 1942), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Alia punkto, kiu devas esti menciata koncerne al kritiko interne de la Partio, estas ke iuj kamaradoj ignoras en kritikado la pli gravajn problemojn sed limigas sian atenton nur al malpli gravaj aferoj. Ili ne komprenas ke la cxefa tasko de kritiko estas montri politikajn kaj organizajn erarojn. Koncerne al personaj mankoj, se ili ne rilatas kun politikaj kaj organizaj eraroj, ne estas necese tro kritiki, alie la koncernaj kamaradoj konfuzigxos nesciante kion fari. Cetere, se tia kritiko disvolvigxas, estigxos la granda dangxero, ke en la Partio atento koncentrigxos ekskluzive sur malgravajn difektojn, kaj cxiuj farigxos timemaj kaj trosingardemaj pri malgravaj aferoj kaj forgesos la politikajn taskojn de la Partio.

"Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio" (decembro 1929), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

En kritiko interne de la Partio, oni devas gardi sin kontraux subjektiveco, arbitreco kaj la trivialigo de kritiko; asertoj devas bazigxi sur faktoj kaj kritiko devas emfazi la politikan flankon.

"Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio" (decembro 1929), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Kritiko interne de la Partio estas armilo por fortigi gxian organizon kaj pliigi gxian batalforton. En la partia organizo de la Rugxa Armeo, tamen, kritiko ne cxiam estas de tia karaktero, kaj kelkfoje gxi turnigxas en personan atakon. Rezulte, gxi damagxas ne nur individuojn, sed ankaux la partian organizon. Tio estas manifesto de etburgxa individuismo. La metodo de korektado estas komprenigi al partianoj ke la celo de kritiko estas pliigi la batalforton de la Partio por atingi venkon en la klasbatalo kaj ke kritiko ne devas esti uzata kiel rimedo por ataki personon.

"Pri Korekto de Eraraj Ideoj en la Partio" (decembro 1929), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I .

Cxar ni servas al la popolo, sekve se ni havas mankojn, ni ne timas, ke aliaj ilin montras kaj kritikas. Cxiu ajn povas montri al ni niajn mankojn, kaj ni estas pretaj korekti ilin, se li nur kritikas prave. Kaj ni tuj akceptas proponon de iu ajn, se nur la propono estas utila al la popolo.

"Servu al la Popolo" (8 septembro 1944), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Ni cxinaj komunistoj, kiuj prenas la plej grandajn interesojn de la plej vastaj amasoj de la cxina popolo kiel nian elirpunkton, estas konvinkitaj pri la plena justeco de nia afero, domagxas nenian personan oferon kaj estas cxiam pretaj oferi la vivon por nia afero. Cxu ni povas esti ne volontaj forjxeti iajn ajn ideojn, vidpunktojn, opiniojn aux metodojn, kiuj ne konformas al la bezonoj de la popolo? Cxu ni povas bonvenigi iajn ajn politikan polvon kaj politikajn mikrobojn makuli nian puran vizagxon kaj korodi nian sanan organismon? Sennombraj revoluciaj martiroj oferis sian vivon por la interesoj de la popolo, tiel ke cxiu el ni vivantoj estas plena de doloro en la koro kiam ni ekmemoras ilin --- cxu povas esti ia ajn persona intereso, kiun ni ne povas oferi, aux ia ajn eraro, kiun ni ne povas forjxeti?

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Ni ne devas farigxi memkontentaj ekvidinte ian sukceson. Ni devas deteni nin de memkontentemo kaj konstante kritiki niajn mankojn, tiel same kiel ni cxiutage lavas niajn vizagxojn aux balaas la plankon por purigi ilin kaj forigi la polvon.

"Organizigxu!" (29 novembro 1943), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Rilate al kritiko, faru gxin en gxusta tempo; ne eniru en la kutimon kritiki nur post la evento.

Pri la Problemo de Agrikultura Kooperigo (31 julio 1955).

La eraroj kaj la repusxoj nin instruis, tiel ke ni farigxis pli sagxaj kaj faris niajn aferojn pli bone. Estas malfacile por iu ajn partio aux persono eviti erarojn, sed ni devas erari kiel eble plej malmulte. Kiam eraro estas farita, ni devas gxin korekti, ju pli rapide kaj gxisfunde, des pli bone.

"Pri Popol-demokratia Diktaturo" (30 junio 1949), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:41 | 27 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

28. KOMUNISTOJ
Komunisto devas esti senkasxa en la animo, fidela, aktiva, rigardi la interesojn de la revolucio kiel sian unuan vivon kaj subigi siajn personajn interesojn al tiuj de la revolucio; cxiam ajn kaj cxie ajn firmteni gxustajn principojn kaj konduki senlacan luktadon kontraux cxiuj negxustaj ideoj kaj kondutoj por firmigi la kolektivan vivon de la Partio kaj fortigi la kunligon inter la Partio kaj la amasoj; zorgi la Partion kaj amasojn pli multe ol la individuon, zorgi aliajn pli multe ol sin mem. Nur tiel li povas esti konsiderata kiel komunisto.

"Kontraux Liberalismo" (7 septembro 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Estas necese komprenigi al cxiu kamarado ke la plej alta normo de cxiuj paroloj kaj agoj de komunistoj estas tio, ke ili devas esti konformaj al la plej grandaj interesoj de la plej vastaj popolamasoj kaj gxui la subtenon de la plej vastaj popolamasoj.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Komunistoj devas neniam kaj nenie meti la personajn interesojn sur la unuan lokon, sed subordigi ilin sub la interesoj de la nacio kaj de la popolamasoj. Tial, egoismo, malstrecxigxo en laboro, koruptigxo, sinmontremo k.s. estas plej malestimindaj; dum kompleta senegoismo, laboro kun plena energio kaj aktiveco, tutkora sindedicxo al publika devo, kaj spirito de silenta penado en malfaciloj estas respektindaj.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Komunistoj devas esti cxiam pretaj persisti cxe la vero, cxar cxiu ajn vero konformas al la interesoj de la popolo; komunistoj devas esti cxiam pretaj korekti siajn erarojn, cxar cxiu ajn eraro ne konformas al la interesoj de la popolo.

"Pri Koalicia Registaro" (24 aprilo 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Pri cxiu ajn afero komunistoj devas demandi per kial, turni kaj returni gxin detale per sia propra cerbo kaj pripensi, cxu gxi estas konforma al realo kaj vere prava; ili absolute ne devas sekvi ion blinde, nek stimuli sklavismon.

"Gxustigo de la Partia Laborstilo" (1 februaro 1942), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Ni devas stimuli la zorgadon pri la interesoj de la tuto. Cxiu membro de la Partio, cxiu laboro en limigita parto, cxiu diro aux ago devas preni la interesojn de la tuta Partio kiel elirpunkton; estas absolute nepermeseble atenci tiun cxi principon.

"Gxustigo de la Partia Laborstilo" (1 februaro 1942), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Komunistoj devas esti modelo de sercxado de vero el faktoj kaj modelo de malproksimvido. Cxar nur tiuj, kiuj sercxas veron el faktoj, povas plenumi la difinitajn taskojn; nur tiuj, kiuj vidas malproksimen, povas ne perdi direkton de antauxenigxo.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Komunistoj devas esti plej malproksimvidaj, plej sinoferemaj, plej firmaj, kaj cetere plej bone scipovantaj senantauxjugxe komprenumi cirkonstancojn, sin apogi sur la plimulto de la amasoj kaj gajni ilian subtenon.

"La Taskoj de la Komunista Partio de Cxinio en la Periodo de Rezisto kontraux Japanio" (3 majo 1937), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. I.

Komunistoj devas ankaux doni modelon en lernado; ili estas instruistoj de la popolamasoj cxiutage, kaj samtempe iliaj lernantoj.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

En la popolamasaj movadoj komunistoj devas esti amikoj de la popolamasoj kaj ne iliaj superuloj, devas esti nelacigeblaj instruistoj kaj ne burokrataj politikistacxoj.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Komunistoj devas neniam disigxi de la plimulto de la amasoj, neglektante la plimulton kaj gvidante la avangardan malplimulton aventurisme antauxenmarsxi en izoliteco; ili nepre devas atenti pri la organizado de intima kunligo inter la progresintaj elementoj kaj la vastaj amasoj. Tio ja estas vidpunkto de zorgo pri la plimulto.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Ni komunistoj estas similaj al semoj kaj la popolo estas simila al la grundo. Kien ni iras, tie ni devas kombinigxi kun la popolanoj, enradikigxi kaj flori inter ili.

"Pri la Cxongking-a Intertraktado" (17 oktobro 1945), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. IV.

En cxiu ajn problemo, ni komunistoj nepre devas kombinigxi kun la amasoj. Se niaj komunistoj sidas en cxambroj dum la tuta vivo, ne irante en la mondon kaj ne spertante ventojn kaj pluvojn, kiajn bonojn tiaj komunistoj povas porti al la cxina popolo? Nenian bonon, kaj ni ne bezonas tiajn homojn kiel partianojn. Niaj komunistoj devas iri en la mondon kaj sperti ventojn kaj pluvojn; tio, kion ili eniras, estas la vasta mondo de amasa batalo, kaj tio, kion ili spertas, estas sxtormoj kaj pluvegoj de amasa batalo.

"Organizigxu!" (29 novembro 1943), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

La avangarda kaj modela rolo de komunistoj estas eksterordinare grava. En la Oka-voja Armeo kaj Nova Kvara Armeo komunistoj devas doni modelon en brava batalado, plenumo de ordonoj, observo de disciplino, konduko de politika laboro kaj flegado de internaj unueco kaj solidareco.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

Komunisto absolute ne devas obstine pensi sin prava aux esti impertinenta al aliaj, konsiderante sin bona en cxio dum la aliajn bonaj en nenio; li absolute ne devas sxlosi sin en sia malgranda cxambro, fanfaronadi kaj superestrumi aliajn.

"Parolado en la Kunveno de Popolaj Reprezentantoj de la Limregiono de Sxenhi, Gansu kaj Ninghia" (21 novembro 1941), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Komunisto devas atente auxskulti la opiniojn de personoj ekster la Partio kaj lasi ilin paroli. Se ili parolas ion pravan, ni devas bonvenigi gxin kaj lerni de iliaj fortaj flankoj. Se ili parolas ion malpravan, ni ankaux devas lasi ilin fini la parolon kaj poste fari pacience klarigojn al ili.

"Parolado en la Kunveno de Popolaj Reprezentantoj de la Limregiono de Sxenhi, Gansu kaj Ninghia" (21 novembro 1941), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. III.

Al personoj kiuj faris erarojn en sia laboro, escepte de tiuj, kiuj estas nesaveblaj, komunistoj ne devas preni sintenon de ekskluzivado, sed tiun de persvado, por ke tiuj radikale sxangxigxu kaj startu denove.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.

La sinteno de komunistoj al politike postigxintaj homoj ne estas ilin malrespekti aux malestimi, sed intimigxi kaj unuigxi kun ili, konvinki ilin kaj kuragxigi ilin iri antauxen.

"La Rolo de la Komunista Partio de Cxinio en la Nacia Milito" (oktobro 1938), Elektitaj Verkoj de Maux Zedong, vol. II.
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:42 | 28 楼
maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

29. Kadroj
30. Junularo
31. Virinaro
32. Kulturo kaj Arto
33. Lernado
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:44 | 29 楼
«12 3 4» Pages: ( 3/4 total )
帖子浏览记录 版块浏览记录
中国文革研究网 » CR DOCUMENTS
 
 

Total 0.011230(s) query 4, Time now is:09-25 23:02, Gzip enabled
Powered by PHPWind v6.3.2 Certificate © http://wengewang.tk