«123 4 » Pages: ( 4/4 total )
本页主题: VORTOJ DE PREZIDANTO MAO(毛主席语录世界语版) 打印 | 加为IE收藏 | 复制链接 | 收藏主题 | 上一主题 | 下一主题

maobadi
级别: 精灵王


精华: 0
发帖: 1265
威望: 1275 点
红花: 12650 朵
贡献值: 0 点
在线时间:535(小时)
注册时间:2009-11-30
最后登录:2013-12-21

 

Studu la verkojn de Prezidanto Mao, auxskultu liajn instruojn kaj agu laux liaj instrukcioj. Lin Biao
Faksimilo de la manskribajxo de Lin Biao
ANTAUXPAROLO AL LA DUA ELDONO

Kamarado Mao Zedong estas la plej granda marksist-leninisto en la nuna epoko. Kamarado Mao Zedong genie, kreive kaj plenamplekse heredis, defendis kaj disvolvis marksism-leninismon, kaj levis gxin al tute nova stadio.
La penso de Mao Zedong estas marksism-leninismo de la epoko, en kiu imperiismo iras al kompleta disfalo, dum socialismo iras al venko en la tuta mondo. La penso de Mao Zedong estas potenca ideologia armilo por oponi imperiismon, potenca ideologia armilo por oponi reviziismon kaj dogmismon. La penso de Mao Zedong estas la gvidprincipo de cxiuj laboroj de niaj tuta partio, tuta armeo kaj tuta lando.
Tial la plej baza tasko de la politik-ideologia laboro de nia partio estas cxiam alte teni la grandan rugxan standardon de la penso de Mao Zedong, armi la cerbon de la tutlanda popolo per la penso de Mao Zedong kaj persiste meti gxin en komandon en cxiuj laboroj. La vastaj laboristaj, kamparanaj kaj soldataj amasoj, la vastaj amasoj de revoluciaj kadroj kaj intelektuloj devas efektive posedi la penson de Mao Zedong; ili cxiuj devas studi la verkojn de Prezidanto Mao, auxskulti liajn instruojn, agi laux liaj instrukcioj kaj esti liaj bonaj batalantoj.
En la lernado de la verkoj de Prezidanto Mao, oni devas studi kun demandoj, studi kaj apliki ilin kreive, kombini studon kun apliko, studi unue kion oni urgxe bezonas por rikolti tujajn rezultojn, kaj peni plej energie pri aplikado de cxio studita. Por efektive posedi la penson de Mao Zedong oni devas ripetade studi multajn fundamentajn vidpunktojn de Prezidanto Mao, kaj estas plej bone parkere memori, konstante studi kaj apliki kelkajn devizojn. Sur la jxurnaloj estas necese, en kombino kun praktiko, konstante publiki cititajn vortojn de Prezidanto Mao, por ke la legantoj povu ilin studi kaj apliki. La sperto de kreiva studo kaj kreiva apliko de la verkoj de Prezidanto Mao fare de la vastaj popolamasoj en la lastaj jaroj pruvis, ke la elekta studo de cititaj vortoj de Prezidanto Mao kun demandoj estas bona metodo por studi la penson de Mao Zedong, kaj povas facile rikolti tujajn rezultojn.
Por helpi la vastajn popolamasojn pli bone studi la penson de Mao Zedong, ni kompilis la nunan libron Vortoj de Prezidanto Maux Zedong. Organizante la studon, diversaj institucioj kaj organizajxoj devas elekti koncernan enhavon en konlbino kun la situacio, taskoj kaj la ideologia stato kaj laborstato de la amasoj.
Nun en nia granda patrio aperas nova epoko en kiu la laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj ekposedas marksism-leninismon, la penson de Mao Zedong. La penso de Mao Zedong farigxos neelcxerpebla forto kaj senkompare potenca spirita atombombo, post kiam gxi estas posedita de la vastaj popolamasoj. La grandkvanta eldono de Vortoj de Prezidanto Maux Zedong estas rimedo de primara graveco por posedigi la penson de Mao Zedong al la vastaj amasoj kaj antauxenigi la ideologian revoluciigon de nia popolo. Ni esperas ke cxiuj kamaradoj serioze kaj diligente studos, levos tra la tuta lando novan alttajdon de kreiva studo kaj kreiva apliko de la verkoj de Prezidanto Mao, kaj sub la granda rugxa standardo de la penso de Mao Zedong luktos por konstrui nian landon en grandan socialisman landon kun moderna agrikulturo, moderna industrio, moderna scienco kaj kulturo kaj moderna nacidefendo!

Lin Biao
16 decembro 1966
  
  
  

 
 
indianmaoist.blogspot.com
顶端 Posted: 2011-07-01 10:44 | 30 楼
bookworn
级别: 新手上路


精华: 0
发帖: 30
威望: 40 点
红花: 300 朵
贡献值: 0 点
在线时间:37(小时)
注册时间:2012-03-06
最后登录:2013-03-22

 

Mi tre tankas vin, sed ci non estas
VORTOJ DE PREZIDANTO MAO.
  
  
  

 
 
顶端 Posted: 2012-03-15 22:14 | 31 楼
«123 4 » Pages: ( 4/4 total )
帖子浏览记录 版块浏览记录
中国文革研究网 » CR DOCUMENTS
 
 

Total 0.012270(s) query 4, Time now is:09-25 23:03, Gzip enabled
Powered by PHPWind v6.3.2 Certificate © http://wengewang.tk