STATUTO DE LA KOMUNISTA PARTIO DE CXINIO
STATUTO DE LA KOMUNISTA PARTIO DE CXINIO (ekstrakto) La originala teksto: Statuto de la Komunista Partio de Cxinio de Fremdlingva Eldonejo en Cxinio, 1969
tajpis kaj html-igis: Kauxase Takajuki
konsilis: Sekijama Sooicxi
(Aprobita de la Nauxa Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Cxinio en la 14-a de aprilo, 1969)
CXAPITRO GXENERALA PROGRAMO La Komunista Partio de Cxinio estas politika partio de la proletaro . La fundamenta programo de la Komunista Partio de Cxinio estas renversi gxisfunde la burgxaron kaj cxiujn aliajn ekspluatajn klasojn, anstatauxigi la burgxaran diktaturon per la proletara diktaturo kaj venki kapitalismon per socialismo. La fina celo de la Partio estas realigi komunismon.
La Komunista Partio de Cxinio estas konsistanta el la progresintaj elementoj de la proletaro, gxi estas vivplena avangarda organizo, kiu gvidas la proletaron kaj revoluciajn amasojn batali kontraux la klasaj malamikoj.
La Komunista Partio de Cxinio prenas Marksismon-Leninismon-Maozedongpenson kiel la teorian bazon, kiu orientas gxian penson. Maozedongpenso estas Marksismo-Leninismo de la epoko, en kiu imperiismo iras al kompleta disfalo, dum socialismo iras al venko en la tuta mondo. Dum la lasta duonjarcento, en la gvidado de la granda batalo por plenumi la nov-demokratian revolucion de Cxinio, en la gvidado de la granda batalo de la socialisma revolucio kaj socialisma konstruado de Cxinio kaj en la granda batalo de la nuntempa internacia komunisma movado kontraux imperiismo, moderna reviziismo kaj divers-landaj reakciularoj, kamarado Mao Zedong kombinis la universalan veron de Marksismo-Leninismo kun la konkreta praktiko de revolucio, heredis, defendis kaj disvolvis Marksismon-Leninismon kaj levis gxin al tute nova stadio.
********** La Komunista Partio de Cxinio kun kamarado Mao Zedong kiel sia gvidanto estas granda, glora kaj gxusta partio, estas gvidkerno de la cxina popolo. La Partio spertis hardon en la longdauxra klasbatalo por kapti kaj firmigi sxtatpotencon per armita forto, fortikigxis kaj disvolvigxis en la batalo kontraux la dekstra kaj "maldekstra" oportunismaj linioj, kaj kun plena fido antauxenmarsxas brave sur la vojo de socialisma revolucio kaj socialisma konstruado. La socialisma socio estas suficxe longa historia stadio. En tiu cxi historia stadio cxiam ekzistas klasoj, klasaj kontrauxdiroj kaj klasbatalo, ekzistas batalo inter la du vojoj socialisma kaj kapitalisma, ekzistas la dangxero de kapitalisma restauxro, kaj ekzistas la minaco de renverso kaj agreso fare de imperiismo kaj moderna reviziismo. Tiuj cxi kontrauxdiroj povas esti solvitaj nur dank' al la marksisma teorio pri kontinua revolucio kaj la de gxi direktata praktiko. La Granda Proletara Kultura Revolucio de nia lando ja estas granda politika revolucio fare de la proletaro kontraux la burgxaro kaj cxiuj aliaj ekspluataj klasoj sub la kondicxo de socialismo.
La tuta Partio nepre devas alte teni la grandan rugxan standardon de Marksismo-Leninismo-Maozedongpenso kaj gvidi la centmilionojn da popolanoj de cxiuj nacioj de la tuta lando dauxre disvolvi la tri grandajn revoluciajn movadojn de klasbatalo, produkta batalo kaj scienca eksperimento, firmigi kaj plifortigi la proletaran diktaturon kaj, laux la principo de sendependeco kaj memstareco, sinapogo sur propraj fortoj kaj penega luktado, plene strecxante la energion, forte strebante antauxen, konstrui socialismon multe, rapide, bone kaj ekonomie.
La Komunista Partio de Cxinio, persistante cxe la proletara internaciismo, firme unuigxas kun la vere marksism-leninismaj partioj kaj organizoj de la tuta mondo, unuigxas kun la proletaro, la subpremataj popoloj kaj subpremataj nacioj de la tuta mondo kaj kune kun ili batalas por faligi imperiismon estratan de Usono, modernan reviziismon kun la sovetunia reviziisma renegata kliko kiel la centro kaj diverslandajn reakciularojn kaj por elimini sur la terglobo la sistemon de ekspluatado de homo al homo kaj liberigi la tutan homaron.
La membroj de la Komunista Partio de Cxinio, kiuj jxuras batali la tutan vivon por komunismo, devas fari firman decidon, timi nenian oferon kaj superi cxiujn malfacilojn por akiri venkon!
********** La originala teksto havas subajn frazojn tie (redaktanto) Kamarado Lin Biaux cxiam alte tenas la grandan rugxan standardon de Maozedongpenso, plej fidele, plej firme praktikas kaj defendas la proletaran revolucian linion de kamarado Mao Zedong. Kamarado Lin Biaux estas intima batalamiko de kamarado Mao Zedong kaj dauxriganto de lia afero.
|